"Antimajdan", aŭ "Kontraŭ-Majdano" (ukraine kaj ruse - Антимайдан) estas serio de mitingoj, okazintaj en Ukrainio por subteno de la Partio de Regionoj. Ili estis organizitaj en Kievo / Kievo kaj aliaj urboj de Ukrainio dum la politika krizo de 2013-2014 en Ukrainio fakte por kontraŭstaro al tiama vasta protesta movado Eŭromajdano.
"Antimajdan" estis organizita kelkfoje en novembro kaj decembro de 2013.
La unua okazis la 24-an de novembro 2013 en Kievo / Kievo. Ĝiaj partoprenantoj portis sloganojn kontraŭ eŭrop-direktata politiko de Ukrainio, proponata de Eŭromajdano. Unu el la ĉefaj sloganoj estis "Eŭro = Homo"; tion klarigis la membro de la Organiza komitato kiel malkonsento kun diktaturo de samseksemuloj, kiu (laŭ lia aserto) estas en Eŭropo kaj povas esti disvastigita ankaŭ al Ukrainio[1].
Laŭ asertoj de la kontraŭstarantoj (deflanke de Eŭromajdan), la organizantoj kolektas partoprenantojn de Eŭromajdano per pagado de mono. La organizantoj neas tion.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search